terça-feira, 21 de agosto de 2007

KOREKTADO SENPRIPENSA

KOREKTADO
Ĉu vi jam sentis la volon korekti erarojn de aliaj?
Ĉu vi ja ilin korektas?
Estas bone lerni. Estas bone, kiam aliaj instruas al ni ion, kion ni ne scias.
Tamen, zorgu!
Pensu iom antaŭ ol korekti alies erarojn!
Estas kelkaj personoj, kiuj kredas, ke ili scias ĉion. Kaj kredas, ke NUR ili pravas. Krom tio, ili pensas, ke ili devas korekti alies erarojn. Sed ili forgesas, ke ili ne estas perfektaj. Ankaŭ ili eraras. Okazas ankaŭ ke, rilate lingvojn, oni ofte havas pli ol unu maniero diri ion. Kelkfoje, pli ol unu vorto povas esti uzata. Do, plurfoje okazas, ke nesaĝuloj miskorektas. Tiuj pensas, ke eĉ ilia gusto estas la nura pravigebla.
Al tiuj mi memorigas la jenajn konatajn frazojn:
"Kiom da homoj, tiom da gustoj".
"Pri gustoj oni disputi ne devas".
"Saĝa scias, kion li diras - malsaĝa diras, kion li scias".
"Per vorto ĝentila, ĉio fariĝas facila".
"Afabla vorto pli atingas ol forto".